WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Kronikoj 19
12 - Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;
Select
1 - Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo fariĝis reĝo anstataŭ li.
2 - Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli.
3 - Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?
4 - Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.
5 - Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, ĉar la viroj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
6 - Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraŭ si Davidon, tiam Ĥanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da arĝento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maaĥa, kaj el Coba ĉarojn kaj rajdistojn.
7 - Kaj ili dungis al si tridek du mil ĉarojn kaj la reĝon de Maaĥa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj stariĝis tendare antaŭ Medba. Kaj la Amonidoj kolektiĝis el siaj urboj kaj venis al la milito.
8 - Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.
9 - Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalaranĝiĝis antaŭ la enirejo de la urbo; kaj la reĝoj venintaj aranĝiĝis aparte, sur la kampo.
10 - Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;
11 - la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj ili batalaranĝis sin kontraŭ la Amonidoj.
12 - Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;
13 - estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.
14 - Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.
15 - Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ lia frato Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.
16 - Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj Ŝofaĥ, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.
17 - Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalaranĝiĝis kontraŭ ili; David aranĝis batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.
18 - Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil ĉaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaŭ Ŝofaĥon, la militestron, li mortigis.
19 - Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetiĝis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.
1 Kronikoj 19:12
12 / 19
Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget